Kommersant | ||
taggazeto | ||
---|---|---|
Speco | ĉiutaga | |
| ||
Establodato | 1909 / 1989 | |
Posedata de | Alisher Usmanov vd | |
| ||
Retejo | kommersant.ru | |
Kommersant (ruse Коммерсантъ, prononco laŭ sistemo IFA [ kəmʲɪrsant], La Komercisto, ofte mallongigita simple per la cirila litero Ъ) estas nacie distribuata ĉiutaga gazeto publikigata en Rusio kaj plejparte dediĉita al politiko kaj komerco. Ĝi estas signifa liberala amaskomunikilo de la lando. [1] La ĉiutaga eldonkvanto en februaro 2016 estis 100 000 ĝis 120 000 ekzempleroj.[2]